[00:00.00] 作词 : Krysztof Daletski[00:01.00] 作曲 : Krysztof Daletski[00:16.65]Se de la varmego flaviĝis ĉiu herbo,[00:23.34]Se la racio foriris kun la verdo,[00:30.55]Se sablo de malhonestaĵo kovras ĉion,[00:37.31]Se nomas neniu plej longa la plej longan strion,[00:44.23]Se vi sentas vin kiel fiŝo en la dezerto,[00:51.31]Se restas nur svaga memoro pri akva sperto:[00:59.41]Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon[01:07.93]De aliaj fiŝoj flustrantaj sub la sablo,[01:15.76]Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:[01:24.72]Al la oceano.[01:32.69]Se iĝis malvarmaj la tagoj kaj la koroj,[01:39.74]Se la kuraĝo foriris kun la floroj,[01:46.43]Se neĝo kovras la kampojn de la vero,[01:53.07]Se estas frostitaj la lagoj kaj la espero,[01:59.78]Se vi sentas vin kiel kulo en la glacio,[02:06.68]Se restas nur svaga memoro pri sunradio:[02:14.93]Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon[02:23.03]De aliaj kuloj flustrantaj sub la neĝo,[02:30.74]Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:[02:40.24]Al la suda suno.[02:46.67]