Fiŝoj En La Dezerto - Krysztof Daletski.lrc

LRC歌词下载
[00:00.00] 作词 : Krysztof Daletski
[00:01.00] 作曲 : Krysztof Daletski
[00:16.65]Se de la varmego flaviĝis ĉiu herbo,
[00:23.34]Se la racio foriris kun la verdo,
[00:30.55]Se sablo de malhonestaĵo kovras ĉion,
[00:37.31]Se nomas neniu plej longa la plej longan strion,
[00:44.23]Se vi sentas vin kiel fiŝo en la dezerto,
[00:51.31]Se restas nur svaga memoro pri akva sperto:
[00:59.41]Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon
[01:07.93]De aliaj fiŝoj flustrantaj sub la sablo,
[01:15.76]Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:
[01:24.72]Al la oceano.
[01:32.69]Se iĝis malvarmaj la tagoj kaj la koroj,
[01:39.74]Se la kuraĝo foriris kun la floroj,
[01:46.43]Se neĝo kovras la kampojn de la vero,
[01:53.07]Se estas frostitaj la lagoj kaj la espero,
[01:59.78]Se vi sentas vin kiel kulo en la glacio,
[02:06.68]Se restas nur svaga memoro pri sunradio:
[02:14.93]Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon
[02:23.03]De aliaj kuloj flustrantaj sub la neĝo,
[02:30.74]Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:
[02:40.24]Al la suda suno.
[02:46.67]
文本歌词
作词 : Krysztof Daletski
作曲 : Krysztof Daletski
Se de la varmego flaviĝis ĉiu herbo,
Se la racio foriris kun la verdo,
Se sablo de malhonestaĵo kovras ĉion,
Se nomas neniu plej longa la plej longan strion,
Se vi sentas vin kiel fiŝo en la dezerto,
Se restas nur svaga memoro pri akva sperto:
Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon
De aliaj fiŝoj flustrantaj sub la sablo,
Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:
Al la oceano.
Se iĝis malvarmaj la tagoj kaj la koroj,
Se la kuraĝo foriris kun la floroj,
Se neĝo kovras la kampojn de la vero,
Se estas frostitaj la lagoj kaj la espero,
Se vi sentas vin kiel kulo en la glacio,
Se restas nur svaga memoro pri sunradio:
Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon
De aliaj kuloj flustrantaj sub la neĝo,
Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi:
Al la suda suno.