Rabista Dormo - Kajto.mp3

Rabista Dormo - Kajto.mp3
Rabista Dormo-Kajto (无损音质) 专享
[00:00.000] 作词 : William ...
[00:00.000] 作词 : William Auld
[00:01.000] 作曲 : Nanne Kalma
[00:04.402]Ha dormo, kiu al mi rabas
[00:11.142]minutojn de la viv',
[00:15.870]sur mia koramboso frapas
[00:19.553]martelo de malammotiv',
[00:24.804]ĉar miaj tagoj estas jam mallongaj
[00:31.387]sen ankaŭ tio,
[00:34.573]ke vi min lasas sen konscio
[00:38.283]al porka stagno, al stuporoj ronkaj.
[00:45.101]Mi, mi volas koni
[00:51.919]ĉiun momenton de etern'.
[00:56.934]Mi, mi volas spioni
[01:00.226]plej etan spasmon de la homoverm',
[01:05.502]penetri en komprenon ĝis la fundo,
[01:12.164]kaj legi de l' epokoj ĉiun paĝon,
[01:15.560]ne perdi mian junulaĝon
[01:19.008]marasme kvazaŭ apudfajra hundo.
[01:24.598]
[02:06.760]Esti poet' en mi sopiro ardas:
[02:13.029]mi volas krei ja generi belon!
[02:19.821]Sed ve, ho ve, mi nur rigardas,
[02:26.874]ne vidas, ne traboras ŝelon,
[02:31.863]ĝis la kerno, ĝis la kerno.
[02:38.603]Mi scias, ke por poetiĝi
[02:42.208]mi devas min dediĉi
[02:45.369]al vivopleno da senfina lerno.
[02:52.552]Tial, ho dorm' kruela, mi domaĝas
[02:59.475]vian neforskueblan jugon.
[03:06.162]Vin nur devige mi omaĝas,
[03:12.876]klinas, klinas la nukon,
[03:19.537]ĉar plonĝas mia kap' al la kuseno,
[03:26.355]kaj miaj okuloj krevas,
[03:29.411]valorajn horojn mi nevole devas
[03:33.199]pasigi en senfrukta sveno,
[03:40.017]pasigi en senfrukta sveno,
[03:46.861]pasigi en senfrukta sveno.
[03:51.955]
展开